Space Seed

Space Seed
Star Trek episode • verko • ĉapitro de televidserio
Originala titolo Space Seed
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 16 feb. 1967
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Marc Daniels • Gene Roddenberry
Scenaro Gene L. Coon • Carey Wilber
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Mutara sector
Rolantoj Ricardo Montalbán • William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • Nichelle Nichols • Bill Blackburn
IMDb
vdr

Space Seed (trad. Kosma semo) estas la dudek-dua epizodo de la unua sezono de la usona televidserio Star Trek. Verkita de Gene L. Coon kaj Carey Wilber kaj reĝisorita fare de Marc Daniels, ĝi unue elsendiĝis la 16-an de februaro 1967.

En la epizodo, "Enterprise" renkontas "dorman kosmoŝipon" SS Botany Bay tenanta 84 eŭgenike selektitajn superhomojn de la pasinta Tero, 72 ankoraŭ vivas. Ilia gvidanto, Khan Noonien Singh (Ricardo Montalbán) estis potenca diktatoro dum estintaj eŭgenikaj militoj sur la Tero en la fino de 20-a jarcento. Li allogas leŭtenanton Marla McGivers (Madlyn Rhue) kaj provas, kun ŝia helpo, kontroli Enterprise'on, sed estas venkita. Li kaj sia kunularo estas metitaj sur dezerta, sed fertila planedo Ceti Alpha V.

"Kosma semo" estas rigardata unu el la plej bonaj epizodoj de la serio de Cinefantastique kaj IGN. La filmo de 1982 Star Trek II: The Wrath of Khan funkcias kiel sekvo de ĉi tiu epizodo. Referencoj al "Kosma semo" aperas en epizodoj de Star Trek: Deep Space Nine, Star Trek: Enterprise, kaj la 2013-filmo Star Trek In Darkness.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy